Konko
Kajto
2:54Survoje paŝas maljunulin' - celas akvo-puton la destin' - Ŝin ne ĝenas la frua horo. Tiu puto estas sufiĉe for - ŝi revenas nur post unu hor' - ne malboniĝas ŝia humoro. Tie ŝi iras kun sia jug', en ambaŭ flankoj pendas kruĉ' - sed ho, kion mi vidas? En unu el la kruĉoj estas tru' el kio akvo, gut' post gut', daŭre surgrunden forlikas. Reveninte hejmen kun graci', voĉon mallaŭtan aŭdas ŝi - La difektita kruĉ' parolas: "Ĉu mi ankoraŭ povas servi vin? Ne plu bone funkcias mi, vi bezonas kruĉon novan." "Certe ne," diras la virin' "vi restas ĉar ni bezonas vin: la vojeton vi koloras. Kiel rezulto de via mank', forfluis akvo al via flank' kaj tie nun belegaj floroj floras ... "