Konko
Kajto
2:54Junaj geedzoj ĝin aĉetis. Ŝi kudris; li ĉarpentis. Ligno kaj ŝtofo ordigite netis, kaj meblo ŝajnis amosigno. Ili vivadis pene, ŝpare, sed ĝoje, kreis sian neston, revadis pri la hejmo pare, kaj prifieris tolokeston; Tapetis murojn, plantis florojn, preparis robojn por la tria - kiu alportis ja laborojn, sed igis hejmon ĝojradia. Pli da infanoj; pli da penoj; da maltrankvilo, kaj sufero; pli da laboroj, pli da benoj, da estonteco kaj espero. Mebloj akiris siajn mitojn; infanoj kreskis; ili kreis proprajn memorojn, etajn ritojn; mezaĝa para jubileis ... Bombo detruis dum sekundo, rikoltajn dudekkvin septembrojn, kaj lasis sur malpura grundo nur meblopecojn, sangajn membrojn ...