Notice: file_put_contents(): Write of 642 bytes failed with errno=28 No space left on device in /www/wwwroot/muzbon.net/system/url_helper.php on line 265
Kajto - La Malnova Balancilo | Скачать MP3 бесплатно
La Malnova Balancilo

La Malnova Balancilo

Kajto

Альбом: Masko (Esperanto)
Длительность: 4:24
Год: 2013
Скачать MP3

Текст песни

Balanciĝas kvinjaraĝa etulino
Ŝi loĝas for ĉe alia stratofino
Ŝi ofte nudpiede ĉi tien venas
Por revi, kiam vivo splenas

Ŝian brunan jutan robon jam eluzis
Du fratinoj, kiuj ankaŭ sin amuzis
Per la balancilo por promenvetur'
De la tero al la ĉielo: grandplezur'

Ĉe la dorso de la knabino sidas frato
Dum li ludas, ne turmentas lin malsato
Li firme ĉirkaŭbrake talion tenas
De la fratino kaj nuntempe li serenas

Fermas la okulojn tiu bubo
Supren kaj malsupren fidas li sen dubo
Kaj plengorĝe ridas, homnatur'
De la ĉielo al la tero: grandplezur'

De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero: grandplezur'

De la baskulo sur la fronta ekstremaĵo
Sidas knabo kun eleganta vestaĵo
Proksimume dekjaraĝa; li kunĝuas
Ja riproĉojn li meritos, ĉar malfruas

Li ne rajtas tiun lokon frekventi
Pro ŝirita jako devos li plu penti
Sed nun gravas nek veluro, nek futuro
De la tero al la ĉielo: grandplezur'

Tri infanoj kune nun feliĉas
Per animo hela, ĝoja ili riĉas
Kaj se vi alvokas, vin ili ne aŭdas
Fajfis eĉ trifoje trajno, kiu laŭdas

Sed momente, ili ne plu apartenas
Al la plenkreskula mondo, kiu svenas
Sune, ili helas meze de la obskur'
De la ĉielo al la tero: grandplezur'

De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero: grandplezur'

De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero: grandplezur'

Grandplezur'
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero: grandplezur'

De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero: grandplezur'

De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero: grandplezur'

De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero
De la ĉielo al la tero: grandplezur'