Notice: file_put_contents(): Write of 695 bytes failed with errno=28 No space left on device in /www/wwwroot/muzbon.net/system/url_helper.php on line 265
La Perdita Generacio - Senpromese, Senperfide | Скачать MP3 бесплатно
Senpromese, Senperfide

Senpromese, Senperfide

La Perdita Generacio

Длительность: 3:13
Год: 2013
Скачать MP3

Текст песни

Kvankam birdoj kantis pri printempalven'
Mian menson regis mallum' kaj ĉagren'
Ensorĉita de reĝino kiu zorgis ne pri mi
Tial dancis mi tre peze dum festen'

Estis vi ja en la sama situaci'
Havis amikon bonan sed deziris pli
Nu, ni ambaŭ malesperaj kaptis horojn da tener'
Almenaŭ unu nokton amon sentu ni

Matenmanĝo dum en la sun' venonta tag'
Paradizas la verdec' kaj blua lag'
Konfesantaj ke ni sonĝis pri aliuj en la kor'
Sed por nun kaj tie plaĉis nia ag'

Vi estis bela, bona ankaŭ post ebri'
Tamen malallogis esti ĉio por vi
Estis sento reciproka, ni decidis simple ke
Ankoraŭ iujn noktojn amon sentu ni

La somero paŝis, kun foje man' en man'
Foje estis ni kuniklo, foje ran'
Ridis, ludis geamantojn nepre nur en la moment'
Jen facile ni konsentis laŭ la plan'

Amorantoj – jes, sed amiĝintoj ne
Mi apartenis al reĝino, mia fe'
Sed en viaj sonĝoj nun pli ofte ekaperis mi
Ho, mi timas tiajn vortojn, aĥ kaj ve

Fruaŭtunan tagon vi alfrontis min
Ĉu ni diru: "iom pli" aŭ "jen la fin'"
Dolorigas la okazo daŭre, supoze vin eĉ pli,
Kiam devis mi nei vin