Notice: file_put_contents(): Write of 651 bytes failed with errno=28 No space left on device in /www/wwwroot/muzbon.net/system/url_helper.php on line 265
Martin & La Talpoj - Gefratoj | Скачать MP3 бесплатно
Gefratoj

Gefratoj

Martin & La Talpoj

Длительность: 3:38
Год: 2015
Скачать MP3

Текст песни

Ĉu vi min memoras estis ni kvazaŭ gefratoj?
Surĉiele brilis la lumet' de nia stel'
Mi jam de longe ne plu pensas pri malnovaj tatukoj
Sed vi trovis la portreton vian hieraŭ en la kel'

Vi faradis oron
De rubaĵo kaj de gruz'
Trovis fajron en la kor'
En la tempo de konfuz'

La lastan fojon kiam mi vin vidis ni feliĉis
Kaj trinkis nian aĉan vinon kun plej granda ĝu'
La fostojn al eterna amikeco ni dediĉis
Kaj adiaŭis kaj neniam renkontiĝis plu

Vi faradis oron
De rubaĵo kaj de gruz'
Blovis fajron en la kor'
En la tempo de konfuz'

Kiam la stratoj estis niaj
Ni ilin amis kun fervor' kaj kora brul'
Nun ili apartenas al aliaj
Kaj en hejmurbo mia estas vi fremdul'

Vi faradis oron
De rubaĵo kaj de gruz'
Blovis fajron en la kor'
En la tempo de konfuz'