Notice: file_put_contents(): Write of 664 bytes failed with errno=28 No space left on device in /www/wwwroot/muzbon.net/system/url_helper.php on line 265
La Perdita Generacio - Le Déserteur | Скачать MP3 бесплатно
Le Déserteur

Le Déserteur

La Perdita Generacio

Длительность: 4:23
Год: 2014
Скачать MP3

Текст песни

Sinjoro Prezident'
Mi skribas ĉi leteron
Vi prenu en konsideron
La vortojn tiujn ĉi

Ricevis mi ordonon
Eniri la armeon
Akcepti la ideon
Ke mole bombas ni

Sinjoro Prezident'
Mi ja malvolas vere
Ne paŝu mi surtere
Por ies ajn konker'

Tro longan tempon jam
Perforto nin delogis
Tro longe jam ni mensogis
Ke ni pafas por liber'

Mi vidis multe tro
Da homoj rifuĝintaj
Familioj disĵetitaj
Eksportoj de milit'

Suferas la infanoj
Dum kelkaj sin amuzas
Kaj la militon uzas
Por nafto kaj profit'

Kiom da Abu Ghraiboj
Forprenas la animon
Forprenas memestimon
Eĉ rajton esti si

Se sango vin allogas
Nu, verŝu vian sangon
Vi havas altan rangon
Do ĝi valorus pli

Mi morgaŭ estos for
Ferminte mian pordon
Fortranĉos mi la kordon
Kiu ligas min al vi

Mi ŝvebos super bordoj
Mi biciklos tra la mondo
Mi estos vagabondo
Al ĉiuj kantos mi

"Vi uzu vian vivon
Vi uzu ĝin en paco
Ne estu vi pajaco
Vi estu frato, hom'"

Sinjoro Prezident'
Vi ne ricevos amen
Se vi militos tamen
Estas ne laŭ mia nom'
Estas ne laŭ mia nom'