Notice: file_put_contents(): Write of 672 bytes failed with errno=28 No space left on device in /www/wwwroot/muzbon.net/system/url_helper.php on line 265
La Perdita Generacio - Malantauen | Скачать MP3 бесплатно
Malantauen

Malantauen

La Perdita Generacio

Длительность: 3:02
Год: 2013
Скачать MP3

Текст песни

Mumioj delonge mortaj eltombiĝas antaŭ ni
predikante ke socion organizu laŭ bibli'
Sed pli ofte kaj pli saĝe oni nur asertas ke
la infanoj pli profitas se virinoj iras reen

Gvidantoj eĉ ne hontas plu
pro esti por malevolu'
Ino restu ina! Kuireje vi staru sur via genu'!

Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen!

Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen!

Disvastigado de timemo kreas kialojn por kontrol'
Regravigas etiketon, entimigas vin en rol'
La imposton maljustigu – vipon ja bezonas hom'
kaj se mizero vin ĉagrenas – ĉirkaŭmurigu vian domon
Direktoroj eĉ ne hontas plu pro memendirekti la distribuon
Ino = servistino! Tajloro, restu ĉe via ŝu'!

Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen!
Malantaŭen, kamaradoj!
Malantaŭen, kanajlaro!
Malantaŭen, stultaj sklavoj!
Malantaŭen!

Pensoj mezepokaj pri la pek' de samseksem'
pek' de ambaŭ-, antaŭ-, inter- eĉ seksumo kun si mem
Pri la sankta virguleco, la nedubebla famili'
eĉ se amo malaperus – trasuferu vian vivon
Moŝtuloj eĉ ne hontas plu,
fieras pro malevolu'
Ino restu batita! Junuloj kunmetu la gambojn per glu'!

Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen, mal, mal, mal
Malantaŭen!
Malantaŭen, kamaradoj!
Malantaŭen, kanajlaro!
Malantaŭen, stultaj sklavoj!
Malantaŭen!