Se Nur
Martin & La Talpoj
4:0104- Jarfino Teksto kaj Muziko: Martin La mallumo de decembro Aŭguro de jarfin' Sono kun alia tembro Atingas min Plena je promesoj pri restart' kaj rekomenc' La nova jar' Sed ĉu venos ŝanĝo, ĉu videblos diferenc' En januar'? Ĉu ĝi estos pli fortuna Ĉu jaro de magi? Certe iom pli maljuna Fariĝos mi Jaro sekvas jaron en eterna rotaci' Sen destin' Sed eble la venonta estas tiu kiam mi Revidos vin Kaj la memoroj en La jaralbum’ Nun dissolviĝas jam En la mallum’ Jaro sekvas jaron en eterna rotaci' Sen destin' Sed eble la venonta estas tiu kiam mi Revidos vin