Notice: file_put_contents(): Write of 655 bytes failed with errno=28 No space left on device in /www/wwwroot/muzbon.net/system/url_helper.php on line 265
Martin & La Talpoj - Nur Deĵor' | Скачать MP3 бесплатно
Nur Deĵor'

Nur Deĵor'

Martin & La Talpoj

Длительность: 4:09
Год: 2015
Скачать MP3

Текст песни

Najbaraj voĉoj kiel flustroj de fantomoj
Ĝuste antaŭ noktofal'
Krepuska lumo sur la multetaĝaj domoj
De mia hejmkvartal'

Mi scivolemas pri la vivoj de aliaj
Ĉu plenaj je ĉagren', kaj pent'?
Ĉu ili haltis en la mez', kiel la mia
Aŭ fluas laŭ kontent'?

Kiam mi vidas vin, kaj volas ĉion diri
Vi ŝajnas tiom longe for
Se vi ne aŭdas, mi ne scias, kien iri
Kaj mia vivo ŝajnas al mi nur deĵor'

Mi ĉiam kredis, ke la vivo pliboniĝos
Ĝis mia pli matura aĝ'
Kaj jen mi staras nun, sed kontraŭ la vertiĝo
Ne helpas mia saĝ'

Kaj dum mi iras tra la blankaj koridoroj
La tagoj pasas sen rimark'
Mi min kredigas, ke atendas la trezoro
Ĉe l' fino de pluvark'

Kiam mi vidas vin, kaj volas ĉion diri
Mi ŝajnas tiom longe for
Se vi ne aŭdas, mi ne scias, kien iri
Kaj mia vivo ŝajnas al mi nur deĵor'

Kiam mi vidas vin, kaj volas ĉion diri
Vi ŝajnas tiom longe for
Se vi ne aŭdas, mi ne scias, kien iri
Kaj mia vivo ŝajnas al mi nur deĵor'

La vivo estas nur deĵor'
La vivo estas nur deĵor'
La vivo estas nur deĵor'