Se Nur
Martin & La Talpoj
4:0106- Ruinoj Teksto kaj Muziko: Martin Ĉielo griza Super griza grundo Voĉo loga Vokas de l’profundo Kaj tra l’obskur’ observas Okulo gvata De rabobesto Neniam sata Kara, diru ke revenos Aŭroro post la fino Ke pli bona mond' leviĝos El la koto kaj ruinoj Stranga sono Kun la vent' insista El la fono Rultamburo dista Kaj la avida mano Ĉion forprenos Se vi tien iros Vi ne revenos Kara, diru ke revenos Aŭroro post la fino Ke pli bona mond' leviĝos El la koto kaj ruinoj