La Lasta Somero
Martin & La Talpoj
3:0503- Senkondiĉa amo Teksto kaj Muziko: Martin Mi ne volas senkondiĉan amon Se mi kreus malnecesan dramon Se puŝus mi konfidon sub la tramon Mi ne volas senkondiĉan amon Mi ne volas amon senkondiĉan Se mi donus amon sendediĉan Se mi kreus por vi vivon malpli riĉan Mi ne volas amon senkondiĉan Mi volas ĝin meriti kun fido kaj aprec’ Kaj ami reciproke en plena egalec’ Amon senkondiĉan mi ne volas Se mi vin fitrompas aŭ kontrolas Se vi kune sentas ke vi solas Amon senkondiĉan mi ne volas Mi volas ĝin meriti kun fido kaj aprec’ Kaj ami reciproke en plena egalec’ Mi ne volas senkondiĉan amon Se mi fiperfidus mian damon Kaj ĵetus la konfidon en la flamon Mi ne volas senkondiĉan amon Mi ne volas senkondiĉan amon Mi ne volas senkondiĉan amon