Notice: file_put_contents(): Write of 654 bytes failed with errno=28 No space left on device in /www/wwwroot/muzbon.net/system/url_helper.php on line 265
Martin & La Talpoj - La Beleco | Скачать MP3 бесплатно
La Beleco

La Beleco

Martin & La Talpoj

Длительность: 4:20
Год: 2013
Скачать MP3

Текст песни

Mi sentas la ĉeeston de l' komenco kaj la fin'
Kiam mi vagadas en Helsinko aŭ Berlin'

Viviga malsterilo, foresto de la prem'
La sento de trankvilo dum mi estas nur mi mem

Mi legas la mesaĝon de afiŝ' en stratangul'
Kaj transiras en la kaĝon, novaj revoj por revulo

La beleco de malpur'
Kaj la fendoj en la mur'
Loko por la alispec'
Malperfekto kaj eblec'

Revenante hejmen mi rigardas ĉirkaŭ mi
Mi vidas la fasadojn kun perfekta harmoni'

Ne gravas kiel zorge observadas la okul'
Troviĝas nek raspaĵo, difekteto aŭ makul'

Sed mi pensas, ke makulo foje povas esti sem'
Kiu kreskos kun beleco, freŝaj branĉoj kaj vivem'

La beleco de malpur'
Kaj la fendoj en la mur'
Loko por la alispec'
Malperfekto kaj eblec'

Kaj en la ombroj vivas
Kaj en mallum' aktivas
Alternativ'
Kaj de l' subgrundo sonas
La kanton mi rekonas
Plenan je viv'

La beleco de malpur'
Kaj la fendoj en la mur'
Loko por la alispec'
Malperfekto kaj eblec'

La beleco de malpur'
Kaj la fendoj en la mur'
Loko por la alispec'
Malperfekto kaj eblec'